Titolo | Extraordinaire diversité des langues et sa répercussion sur l'espéranto, L' | |
Aŭtoro | André Cherpillod | |
Kategorio | Lingvistiko | |
Prezo | 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Courgenard, 2006 | |
Eldoninto | La Blanchetière | |
Klarigoj | Informoj, faktoj kaj kuriozaĵoj pri centoj da lingvoj. | |
ISBN/ISSN | 2906134708 | |
Formato | 103 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Franclingva | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
La verkoj de André Cherpillod estas bone konataj ĉe ni pro lia verva, malsnoba erudicio pri multaj temoj, inter ili ĉefe Esperanto kaj aliaj lingvoj sed ankaŭ iuj paranormaloj. La franclingva libro, kies titolo signifas „La eksterordinara lingva diverseco kaj ĝia manifestiĝo en Esperanto“, prezentas plurajn gramatikajn kategoriojn, sistemojn kaj fenomenojn (de la genro kaj nombro de vortoj ĝis la konjugacioj aŭ la vort-ordo) per amaso da ekzemploj el ĉiaj lingvoj de la mondo, kaj poste montras kiel faktas en Esperanto kaj kial liaopinie Esperanton ĝenerale karakterizas la plej klaraj, simplaj kaj raciaj solvoj. Koncerne ĉi tion, foje Cherpillod nekonscie transiras de la derizinda objektiveco al siaj subjektivaj preferoj, ekzemple pri la literoj kaj la sonoj de Esperanto aŭ kiam li bedaŭras la neuzadon de „ci“, superregan jam de Zamenhof kaj eĉ de la Unua Libro kaj la Fundamenta Gramatiko. Verŝajne tia prezento de Esperanto, iom tro insista kaj reliefa, konvinkos neniun alian ol tiujn jam pli frue konvinkitajn, nome franclingvajn esperantulojn: kiel de amdeklaroj, ankaŭ de argumentoj tro fervoraj oni kutime fuĝas. Ĉiel ajn, ĉi verko entenas multajn interesajn informojn, jen i.a. pri surprizaj koincidoj inter la geografie foraj lingvoj ŝemidaj kaj keltaj, aŭ pri la same surpriza struktura simileco inter la verboj Esperantaj kaj ĉinaj.
stelano (2015-06-25):
Pasiiga vojaĝo tra la plej gravaj lingvoj, en kiu Cherpillod malkovras por ni mil kaj unu apartaĵoj kaj kuriozaĵoj. Nemalhavebla por entuziasmuloj de la lingvoj kaj poliglotoj, kiuj povas multon lerni.
stelano (2015-06-25):
Bedaŭre, ke ne ekzistas versio en Esperanto. Tio ja estas nepardonebla!
Via opinio pri Extraordinaire diversité des langues et sa répercussion sur l'espéranto, L'